El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konferenco de G20 esprimis fidon al la ĉina ekonomio

| 2015-09-07
Bookmark and Share

 

    La 5-an de septembro en Ankara, ĉefurbo de Turkio, fermiĝis la dutaga Konferenco de Financ-Ministroj kaj Direktoroj de la Centraj Bankoj de la Grupo 20 (G20), kie oni diskutis pri la ekonomia situacio de la mondo kaj pri la rimedoj por disvolvi la ekonomion. Ĉeestantaj fakuloj kaj oficistoj pri ekonomio esprimis plenan fidon al la ĉina ekonomio.

 

    Cevdet Yilmaz, vicĉefministro de Turkio, diris en la gazetara konferenco, ke la financ-ministroj kaj direktoroj de la centraj bankoj de G20 alte atentas la ĉinan ekonomion. Ankaŭ pri la rilataj temoj oni havis diskuton kaj estis certa, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskos je ĉirkaŭ 7%, aldonis Cevdet Yilmaz.

 

    Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke nun en la monda ekonomio regas granda malcerteco, en la financa merkato estas granda fluktuo, malkreskas la prezo de komercaĵoj kaj en kelkaj landoj ĉiam reduktiĝas la valoro de mono. Tial ne surprizas nin, ke la ĉina ekonomio nun havas malfacilan situacion, kiam ĝi estas en transformado, komentis Christine Lagarde.

 

    Parolante pri la ĉina ekonomio, la ĉeestantaj fakuloj de la Pintkonferenco de G20 opiniis, ke kvankam la ĉina ekonomio nun spertas alĝustigon, ĝi havas grandan potencialon de krekso en la estonteco.

 

    Lou Jiwei, ĉina ministro pri financo, gvidanta la ĉinan delegiton al la konferenco, diris, ke la nuna situacio de la ĉina ekonomio estis jam pli frue antaŭvidita kaj ĝi jam eniras en la novan normalan staton. Ĝia kresko laŭ antaŭvido estos je ĉirkaŭ 7% kaj tia situacio povos daŭri 4-5 jarojn. Ĉinio nun laŭplane kaj firme efektivigas la politikon de reformo kaj pordomalfermo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments