El Popola Ĉinio>头条新闻>

Boeing produktos aviadilon de 400 pasaĝeroj

| 2015-09-06
Bookmark and Share


Boeing produktos la tutmonde plej grandan pasaĝer-aviadilon de la modelo 777-9X kun 71,8-metra enverguro.

 

    Boeing, aviadila manufakturanto de Usono, anoncis vendrede, ke ĝi produktos aviadilojn de la modelo 777-9X. Ĝi estos la tutmonde plej granda bimotora komerca pasaĝer-aviadilo kun 71,8-metra enverguro je 16 metroj pli longa ol la totala longo de kvar kamionoj. La plej granda apartaĵo de la aviadilo estas, ke ĝiaj flugiloj estas faldeblaj por mallongigo je 3,65 metroj por surteriĝo en malsamaj aerodromoj.

 


Ĝiaj flugiloj estas faldeblaj por surteriĝo en malsamaj aerodromoj.

 

    777-9X povos enteni almenaŭ 400 pasaĝerojn, je 34 pasaĝeroj pli multe ol ĝia rivalo Aerobuso A350-1000; ĝia kajuto estos je 40 centimetroj pli larĝa ol tiu de Aerobuso A350-1000, kaj ankaŭ la sidlokoj en la kajuto de ekonomia klaso estos pli larĝaj je 46 centimetroj por ke la pasaĝeroj sin sentu pli komforte. Krome la fenestroj de 777-9X estos pli grandaj je 15% ol tiuj de aliaj aviadiloj. Boeing diris, ke ĝi jam ricevis 320 mendilojn de 777-9X, kaj liveros ilin al la klientoj en la postvenonta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments