El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Emocia renkontiĝo kun la filino de Verda Majo

| 2015-09-06
Bookmark and Share

    Antaŭtagmeze de la 5-a de septembro, sabate, en Pekino okazis renkontiĝo kun Hasegawa Akiko, la filino de la konata japana esperantistino Verda Majo (japane: Hasegawa Teru, 1912-1947). La kunveno havis lokon en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj altiris ĉ. 30 personojn.

 

    La renkontiĝo okazis pro la deziro de Hasegawa Akiko, kiu volis renkonti ĉinajn esperantistojn por esprimi sian dankemon al iliaj helpoj siatempaj, pri kiuj ŝi precizigis dum la kunveno mem. Ŝi konfidis sian deziron al USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio, kiu kontaktis ŝin en 2012, okaze de la 100-jara jubileo de la naskiĝo de Verda Majo. Usui siavice transdonis tiun deziron al la Pekina Esperanto-Asocio (PEA), kiu konsentis okazigi la kunvenon.

 

    Foje emociaj momentoj

 

    La renkontiĝo komenciĝis je la 9-a kaj duono sub la prezido de Wang Yanjing, vicprezidanto de PEA. Unue USUI Hiroyuki koncize prezentis la fonon de la renkontiĝo, kaj poste salutis Hasegawa Akiko, kies ĉina nomo estas Liu Xiaolan. Kvankam ŝi akiris japanan ŝtatanecon kaj nun loĝas en Japanio, ŝia unua lingvo estas la ĉina, ĉar ŝi plenkreskis en Ĉinio. Ŝi ne konas siajn japanan patrinon Verda Majo nek ĉinan patron Liu Ren, ĉar ili ambaŭ forpasis pro malsano kiam ŝi ankoraŭ estis kelkmonata bebo. Ŝi tamen emfazis, ke ŝi nun bone komprenas la signifon de iliaj laboroj por paco.

 


Hasegawa Akiko (maldesktre) kaj Wang Yanjing interparolas (Foto: Zhang Ping [Ĝoja])
 


Hasegawa Akiko

    Ŝian saluton, unu-du fojojn interrompitan pro emociiĝo, sekvis paroloj de diversaj ĉinaj esperantistoj. Zhu Mingyi, iama asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, foje kun larmoj, diris, ke li sentas tian intimecon al Hasegawa Akiko, kvazaŭ ŝi estus propra familiano, kvankam ŝi mem ne parolas Esperanton .

 

    Wei Shan, kies patro ankaŭ estis esperantisto kaj servis en la Nova Kvara Armeo, rakontis pri sia partopreno en la redaktado de libro pri japanoj, kiuj dediĉis sin al la venko de Ĉinio en la dua mondmilito. Inter tiuj personoj estas inkluzivitaj ankaŭ Verda Majo, kiu utiligante Esperanton kondamnis la maljustecon de la japana invado al Ĉinio.

 

    Tan Xiuzhu, iama vicĉefrekdaktorino de El Popola Ĉinio, rememoris iamajn veteranajn esperantistojn ĉinajn kiel Ye Laishi kaj Zhang Qicheng, kiuj havis intimajn rilatojn kun Verda Majo kaj ŝia edzo.

 


Hasegawa Akiko kaj Han Zuwu (Foto: Zhang Ping [Ĝoja])

 

    Cao Baozhu (Kolono), vicprezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, diris, ke oni varme bonvenigus Hasegawa Akiko en Tianjin, kaj Han Zuwu, antaŭa prezidanto de la sama asocio, donacis al ŝi kelkajn libretojn pri la urbo en Esperanto. Siavice ankaŭ Wang Yanjing donacis al Hasegawa Akiko ĉinlingvajn librojn pri Esperanto nome de PEA.

 

    Deklamado kaj libera babilado

 

    Kiel intermezo inter diversaj salutoj okazis ankaŭ deklamado de la poemo, "Paca kolombo", kiun verkis kaj dediĉis al Verda Majo Elpin, korea esperantisto. Oni legis la poemon en la ĉina kaj japana tradukoj, kaj en la esperanta originalo.

 


Ĉeestantoj petas subskribon de Hasegawa Akiko
 


Komuna foto (Foto: Zhang Ping [Ĝoja])

    Post vico da salutoj estis tempo por libera babilado, kiam multaj ĉeestantoj scivolis pri la historio de Hasegawa Akiko kaj ŝiaj familianoj inkluzive de la pliaĝa frato Liu Xing. Ŝi volonte respondis diversajn rilatajn demandojn. Ŝi rakontis, ke dum la infaneco ŝi kaj ŝia frato ricevis prizorgon de la ĉina registaro kiel infanoj de revoluciaj martiroj. Estis rememorigitaj ankaŭ iamaj helpoj de esperantistoj en Ĉinio kaj Japanio por helpi Hasegawa Akiko kaj ŝian fraton trovi japanajn parencojn aŭ helpi ilin viziti Japanion. La frato havis pli multe da kontaktoj kun ĉinaj esperantistoj, sed bedaŭrinde forpasis pro malsano en 1996, diris Hasegawa Akiko.

 

    Fine de la renkontiĝo Xiao Houli (Fafo), ĝenerala sekretario de PEA, rimarkigis, ke "PEA estos poreterne hejmo" por Hasegawa Akiko. Post tio la ĉeestantoj kune fotiĝis kaj ĉirkaŭ je la 12-a finiĝis la emocia renkontiĝo.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments