El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

AŬTUNE en Greziljono, Francio

| 2015-09-06
Bookmark and Share


La kastelo Greziljono -- "Kulturdomo de Esperanto"

 

    Greziljono estas kastelo konstruita en la jaro 1882, kiun francaj esperantistoj aĉetis en la jaro 1952 por siaj staĝoj per kooperativa societo "Kulturdomo de Esperanto".

 

    La kastelo situas okcidente de Parizo, en la urbeto Baugé, vizitu ĝian retejon: www.gresillon.org.

 

    Ekde la jaro 2012, dum la francaj aŭtunaj ferioj okazas renkonto nomata AŬTUNE, kiu ofertas al siajn gastoj kursojn kaj aliajn aktivaĵojn en Esperanto.

 

    En la jaro 2015, tiu renkonto okazos de sabato, la 24a de oktobro ĝis dimanĉe, la 1a de novembro.

 


Jen grupa foto farita en la jaro 2014

 

    La novzelandano Stefan MacGill, nun loĝanta en Hungarujo, gvidos AMO-seminarion kun la titolo "Grimpi la monton granitan". Ne temas pri vera amo, sed pri Aktivula Maturigo, t. e. pri klerigo de movadaj aktivuloj.

 


Tio estas la foto farita en la jaro 2013

 

    La libroeldonisto Christian Rivière el la franca urbo Nantes gvidos seminarion pri la "La esprimo de la tempo en Esperanto", uzante sian tradukon de franca romano.

 

    Juna hungarino, Zsófia Pataki, kiu dum kelkaj monatoj laboras en la bretana E-asocio, gvidos kurson laŭ rekta metodo por komencantoj kun bazaj scioj.

 

    Aktivulo el la franca SAT-amikaro kaj instruistino, Ansofi Markov el la Pariza Regiono, animos la infanojn per ludoj kaj iom da instruado.

 

    Alia parizanino, Elisabeth Barbay, gvidos manlaboron, farante brakringojn el elastaĵoj, ankaŭ ŝi preparos kun la infanoj kostumojn por la folklora festo de Haloveno.

 

    Bonvolu viziti la retejon gresillon.org/autume por havigi al vi pli da detalaj informoj.

 

(Informo de Berto Ŝuman el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments