El Popola Ĉinio>头条新闻>

Islama Ŝtato detruis aliajn sep historiajn restaĵojn en Sirio

| 2015-09-06
Bookmark and Share

 

    La 4an de septembro Maamoun Abdulkarim, ĉefo de siria departemento pri kulturaj heredaĵoj, diris, ke la aŭtoritatoj konfirmis, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato (IŜ) detruis kelkajn antikvajn maŭzoleojn en la antikva urbo Tadmor, konata ankaŭ kiel Palmyra, en centra Sirio per eksplodo.

 

    Li diris, ke la militantoj de IŜ detruis almenaŭ sep maŭzoleojn, tri el kiuj estas "plej bone konservitaj kaj plej belaj".

 

    Li diris, ke la departemento de kulturaj heredaĵoj informiĝis pri detruo de la maŭzoleoj antaŭ dek tagoj, kaj la novaĵo estis ĵus konfirmita. La organizo por protekto de siriaj heredaĵoj, kies stabejo troviĝas en Usono, liveris satelitajn fotojn al Sirio. Laŭ la fotoj la maŭzoleoj estis konfirmite detruitaj.

 

    La antikva urbo Tadmor, konstruita en la romia stilo kaj troviĝanta je 215 kilometroj nordoriente de Damasko, havas historion de pli ol 2 000 jaroj. En la jaro 1980 ĝi estis enskribita de Unesko en la Liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. En la enkonduko de Unesko pri Tadmor estas priskribo de detruita tomb-turo, dirante, ke la "plej antikva kaj plej unika" entombiga kutimo de Tadmor estis posedata de "riĉaj familioj".

 

    Ekde la lasta tagdeko de majo Tadmor estas tute sub la regado de IŜ, kaj en la urbo multaj antikvaj maŭzoleoj kaj historiaj restaĵoj estis detruitaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments