El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Alia fizionomio de Pekino: nov-tipaj agrikulturaj vilaĝoj en ĝia ĉirkaŭaĵo

| 2015-09-02
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    La 21-an de aŭgusto okazis stud-ekskurso por eksterlandaj dungitoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Ĉirkaŭ tridek eksterlandanoj veturis per luita aŭtobuso al ĉirkaŭurbo de Pekino, la distrikto Daxing, kie oni nun konstruas nov-tipajn agrikulturajn vilaĝojn.

 

    Pekino estas moderna urbo, sed ĝi estas tiom granda ke ĝi havas vastegan kamparon ĉirkaŭ la urbocentro per si mem sufiĉe vasta. Iam mi havis okazon aŭdi, ke antaŭ 40 jaroj en tia pekina kamparo, en loĝejoj de ordinaraj kamparanoj mankis eĉ hejtado dum la vintro. Io tia tamen intertempe malaperis, kaj oni renovigas kamparajn vilaĝoj, kie povu turiste gasti eĉ urbanoj el la centro de Pekino.

 

    La plej fama vilaĝo pri akvomelonoj en Ĉinio

 

    La tago estis sufoke varma, kaj estis bonvena informo, ke iam en la antaŭtagmezo ni vizitos akvomelon-ĝardenon kaj povos gustumi kelkajn pecojn de la sukplena frukto.

 


Kolosa akvomelono eksponata en la muzeo
 


Akvomelono kun la portreto de Song Baosen
 


Lignaj imitaĵoj de akvomelonpecoj bonvenigas vin...
 


Ĉi tie kreskas akvomelonoj.

 

    Ni tamen unue vizitis la Muzeon pri Akvomelonoj, kiu sin trovas en la urbeto Panggezhuang. Por mi estis nova ideo, ke unu tuta muzeo povas temi pri akvomelonoj sed tio ne mirigu nin, ĉar Panggezhuang estas konata pro la produktado de akvomelonoj. La vizito al la muzeo estis multe pli interesa ol mi atendis. Ekzemple: en la ĉina aŭ en la japana la akvomelono estas nomata "okcidenta melono". Mi kompreneble sciis tion sed nur ĉi-foje lernis, ke tian nomon la frukto ricevis, ĉar ĝi originas de Saharo kaj do venis al orienta Azio de la okcidento!

 

    Poste ni vizitis la sopiratan akvomelon-ĝardenon, kiun fondis Song Baosen, legenda kultivisto de akvomelonoj, kaj lia filo Song Shaotang. La patro, nun 73-jara, estis multfoje premiita en konkursoj de akvomelonoj. La akvomelonoj produktitaj de la ĝardeno portas markon kun lia portreto. Ni renkontiĝis kun la filo Shaotang, kiu transprenis la mastrumadon de la ĝardeno, kaj estis regalitaj per grandaj pecoj de akvomelonoj - vera refreŝigaĵo dum la somera varmo.

 

    Ni ankaŭ vizitis la forcejon, kie estas kultivataj ne nur akvomelonoj sed ankaŭ aliaj fruktoj kaj legomoj, kiel vinberoj, papajoj, diversaj specoj de melonoj kaj kukumoj, kaj tomatoj.

 


Sunfloroj ĉirkaŭ la supermoderna forcejo.
 


"Saĝ-forcejo"
 


Legomoj, kiuj kreskas en la "saĝ-forcejo" .
 


Avangarda instalaĵo

 

    Dum tiu antaŭtagmezo ni vizitis ankaŭ alian lokon - "saĝforcejo", por tiel diri, analoge al saĝtelefono. La supermoderna forcejo sin trovis meze de verdoriĉa kamparo, kun ĉirkaŭe plantitaj sunfloroj, al kiu kondukis preskaŭ senhoma, senaŭta asfaltita vojo. Al mi iuj instalaĵoj de la forcejo aspektis kiel avangarda artoverko...

 

    Kombini agrikulturon kun turisma industrio

 

    Post la tagmanĝo ni estis kondukitaj al alia vilaĝo: Lihuacun. La nomo de la vilaĝo estas eleganta: ĝi parolas pri floro de piro, kaj efektive oni tie kreskigas pirarbojn. Nin akceptis la sekretario de la kompartia komitato de la vilaĝo, kiu koncize prezentis al ni la renovigon de la vilaĝo: ĝi estas nun transformiĝanta de komunumo nure kaj pure agrikultura al tiu kiu kombinas agrikulturon kaj turismon.

 

    S-ro sekretario rimarkigis, ke la stato de lia vilaĝo certe devas esti postrestinta kompare kun similaj agrikulturaj vilaĝoj en evoluintaj landoj. Li tamen ne forgesis iom aplombe aldoni, ke la vilaĝo tre rapide ŝanĝiĝas, tiel ke se ni estonte denove vizitus ĝin ni trovus ĝin tute ŝanĝiĝinta.

 


Renovigita strato
 


Idilia kampara vojo

 

    Ni mem iom promenis en la vilaĝo kaj vidis renovigitajn loĝejojn de vilaĝanoj, kiuj loĝigas ankaŭ turistojn el la centra parto de Pekino kaj aliaj lokoj. Oni lasis nin enrigardi unu el tiuj kamparanaj hoteletoj, tute novan kaj belan. Iuj el niaj ĉinaj akompanantoj vigle interesiĝis pri la eblo tranokti tie kaj eĉ volis rezervi ĉambron por iu difinita tago.

 

    Fine de la restado en tiu vilaĝo, kiam la suno jam komencis subiri, ni piediris al la buso nin atendanta en iom malproksima loko. Tiam mi vidis, malgraŭ la okazanta renovigo, idilian pejzaĝon de la vilaĝo: agrabla vojo iris punktite per altaj poploj kaj aliaj arboj, kaj ĉirkaŭe staris - kiel devas esti laŭ la nomo de la vilaĝo - pirarboj, kelkaj dometoj iom malnovaj kaj preskaŭ sovaĝe aspektanta verdaĵo...Jen tia kampara idilio, kian mi havas en miaj imagoj. Mi enbusiĝis kaj forlasis la vilaĝon kun espero, ke tia idilio povu travivi la okazantajn ŝanĝojn kaj trovi lokon en tiu ĉi vilaĝo ankaŭ estonte.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments