Xi Jinping: la dubordaj samlandanoj devas bone memori la historion kaj kune antaŭenpuŝi la pacan disvolvon de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo

| 2015-09-01
Bookmark and Share

 

    La 1-an de septembro Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun Lien Chan, honora prezidanto de la Kuomintango de Ĉinio, kaj aliaj reprezentantoj el diversaj rondoj de Taiwan, kiuj venis al Pekino por ĉeesti aktivaĵojn memore al la 70-a datreveno de la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio kaj al tiu de la Batalo kontraŭ Faŝismo. Xi Jinping emfazis, ke la venko de la Rezistmilito de la Ĉina Popolo kontraŭ la Agresado de Japanio estas la unua plena venko de Ĉinio por rezisti al agresado de eksterlandaj malamikoj en la moderneco, estas rezulto de la solidareco kaj batalo de la tuta nacio inkluzive de la samlandanoj de Taiwan. La dubordaj samlandanoj devas bone memori la historion, konservi la memoron pri la martiroj, solidariĝi kaj gardi la fruktojn de la venko, kune antaŭenpuŝi la pacan disvolvon de rilatoj inter la du bordoj kaj kune penadi por realigi la grandan releviĝon de la ĉina nacio.

 

    Xi Jinping emfazis, ke la samlandanoj en Taiwan havas komunan sorton kun la patrolando kaj la batalo de la taiwan-aj samlandanoj kontraŭ la agresado de Japanio estas grava konsistiga parto de tiu de la tuta nacio. Dum la duonjarcento, kiam Taiwan estis invadita kaj okupita de Japanio, la samlandanoj de Taiwan neniam ĉesigis sian rezistadon. Pro tio kelkcent miloj da samlandanoj dediĉis sian vivon. Post la eksplodo de la ampleksa milito kontraŭ la agresado de Japanio taiwan-aj samlandanoj aktive partoprenis en la rezistmilito de la ĉefteraj popolanoj kaj multaj samlandanoj oferis sian vivon por la patrolando. Post venko de la milito finiĝis la kolonia regado de Japanio al Taiwan dum 50 jaroj kaj Taiwan revenis al la patrolando.

 

    Lien Chan diris, ke la dubordaj popolanoj ambaŭ apartenas al la ĉina nacio. Kune memori la venkon de la rezistmilito kontraŭ agresado de Japanio estas por konservi la memoron pri la tragika kaj patosa historio de la tuta nacio pri rezistado al agresado de eksterlandaj malamikoj kaj por kune projekti la belan ideon de la mondo pri amo al la paco kaj batalo kontraŭ agreso. Oni devas persisti en la "komuna kono atingita en la jaro 1992", batali kontraŭ "sendependiĝo de Taiwan", firme antaŭenpuŝi reciprokajn helpon kaj kunlaboron, reciprokan profiton kaj komunan gajnon por ke diversaj rondoj en Taiwan pli kaj pli multe partoprenu en paca disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments