Restoracio de paperaj potoj en Ŝanhajo
Papera poto sur fajro
Lastatempe en Ŝanhajo altiras al si multajn homojn la restoracio nomata "paperaj potoj". Ankaŭ la pordo de la restoracio kaj ĝia emblemo estas faritaj el papero, sed ili povas esti longtempe uzataj malgraŭ pluvo aŭ kia ajna alia vetero.
Paperaj tabloj kaj seĝoj en la restoracio
Enirinte la restoracion, oni trovis ke presakŭ ĉio, ekzemple potoj sur fajro, tabloj kaj seĝoj, dekoraciaĵoj kaj tablokadroj, estis faritaj el papero. Dum manĝado, servistoj konigas al vi, ke oni povas kunporti skatoleton de trinkaĵo kiam oni foriras por uzi ĝin kiel etan rubujon aŭ konservujon.
Enirejo de la restoracio
La paperaj potoj povas elteni la maksimuman temperaturon de 250 gradoj kaj povas esti uzataj tri fojojn ripete. Plie, la paperaj dekoraciaĵoj en la restoracio estas recikleblaj por protekti la medion.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat