El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandiozas la kontraŭfluaj ondoj de la rivero Qiantang en sudorienta Ĉinio

| 2015-09-01
Bookmark and Share


Furiozas 20-metro-altaj ondoj.

 

    La 31-a de aŭgusto estas la 18-a tago de la sepa monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, kaj laŭ folkloro oni nomas la kontraŭfluajn ondojn okazantajn en tiu tago "la ondoj de la fantom-reĝo".

 


Ondoj trans digon atakas spektantojn.

 

    Tagmeze de tiu tago, ĝustatempe venis la ondoj de Qiantang, la plej grava rivero de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Sur la ond-spektejoj ĉe Dingqiao kaj Laoyancang multaj spektantoj amasiĝis por ĝui la grandiozecon de la river-ondoj.

 


Ondoj malicas kontraŭ spektantoj.
 

Ondoj malicas kontraŭ spektantoj.
 
    La spektado komenciĝis en la unua jarcento de nia erao kaj populariĝis en la sepa jarcento, kaj nun jam fariĝis la kutimo de lokanoj. Precipe ĉirkaŭ la Mezaŭtuna Festo (en la oka monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio), spektantoj el diversaj lokoj amase kolektiĝas al la riverbordo pro la forta allogo de la gigantaj ondoj.
 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments