El Popola Ĉinio>头条新闻>

11-jariĝis grandaj pandoj Tuantuan kaj Yuanyuan !

| 2015-08-31
Bookmark and Share


Tuantuan ĝuas sian kukon.

 

    La 30-an de aŭgusto oni celebris la 11-an naskiĝtagon de la grandaj pandoj Tuantuan kaj Yuanyuan en la zoologia ĝardeno de Taibei, ĉefurbo de la provinco Taiwan de Ĉinio. La bredistoj de la du grandaj pandoj faris por ili naskiĝfestan kukon el pomoj, rafanoj, maiz-kuko, sukerkanoj, vinberoj, bambu-folioj, bambuŝosoj kaj aliaj. Yuanyuan naskiĝis en la 30-a de aŭgusto 2004, kaj Tuantuan en la 1-a de septembro de la sama jaro.

 


Yuanyuan kun sia kuko

 

    La grandaj pandoj estis donacitaj de la ĉeftero al la taiwan-a popolo, kaj fariĝis simbolo de espero por la baldaŭa unuiĝo de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo. Taiwan-anoj vere amas ilin. La grandaj pandoj antaŭe vivis en la Wolong-a Ŝtata Natur-rezervejo en Sichuan-provinco, kaj en la 23-a de decembro 2008 ili estis transportitaj per aviadilo al la urbo Taibei.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments