El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La unua jubileo de SES

| 2015-08-31
Bookmark and Share


Partoprenantoj de SES

 

    De la 11-a al la 19-a de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.

 

    La ĉefa celo de SES estas instrui Esperanton je diversaj niveloj -- ekde plenaj komencantoj kiuj konstruas siajn unuajn frazojn kun Stano Marček aŭ Viktor Solé, ĝis lingvaj spertuloj kiuj cerbumas pri gramatiko kun Bertilo Wennergren aŭ ekkonas novajn vortojn kun Konstantin Tiĥomirov. Entute instruis 12 instruistoj de 12 landoj! Krome, same kiel pasintjare, okazis literatura kurso de Russ Williams kaj Nicola Ruggiero.

 


Peter Weide instruas en SES (Foto: Aleksej Ogurcov)

 

    Sed SES ofertis ne nur antaŭtagmezan lingvolernadon. La programo estis riĉa, kaj ĉiuj povis trovi por si ion interesan. Vojaĝemuloj povis viziti famajn slovakajn urbojn, kastelojn, bestoĝardenon aŭ la montaron Altaj Tatroj. Scivolemuloj povis partopreni interesajn posttagmezajn prelegojn. La programeroj estis buntaj: kursetoj de diversaj lingvoj, diskutrondoj pri vivstiloj kaj socisistemoj, manartaĵoj, movadprelegoj kaj danckursoj. Dancemuloj esprimis sin ankaŭ dum vesperaj koncertoj, interalie de Asorti kaj Kaŝi.

 


Koncerto de Asorti (Foto: Andrzej Sochacki)

 

    Sportemuloj havis ŝancon gajni en konkursoj dum la sporta tago aŭ ludi simple por plezuro dum la tuta semajno. Frandemuloj esploris gustojn de la tuta mondo dum la Internacia Kuirarta Festivalo. Noktemuloj serĉis homlupojn dum Homlupaj Noktoj. Diboĉemuloj povis lasi sian monon en drinkejo.

 

    Omaĝe al la deka okazigo de la somera studado, Marek Blahuš proponis kvizon pri SES kun valoraj premioj. Ni festis la jubileon ankaŭ per kuko kaj medogustumado. Krome dum la lasta vespero okazis aŭkcio de bela pentraĵo kun montara pejzaĝo de Martin, kiun dum SES kreis unu el la partoprenantoj. La bildon post sufiĉe longa batalo gajnis Dorota Rodzianko, kiu volis konservi ĝin kiel belan memoraĵon pri la jubilea SES.

 

    SES 2015 estis la lasta SES antaŭ la venontjara 101-a Universala Kongreso en Nitra, pro kiu SES ne okazos en 2016. Tamen mi esperas, ke la organizantoj, ripozinte post la grandega laboro dum UK-101, denove invitos nin al SES en 2017 kaj poste.

 

Anna Liszewska

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/08/slovakio-7/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments