El Popola Ĉinio>头条新闻>

Antikvaj pentraĵoj estos eksponataj en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino

| 2015-08-28
Bookmark and Share


Tute elvolvita pentraĵo Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo por la ekspozicio

 

    283 trezoroj, inkluzive de la famaj antikvaj pentraĵoj Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo kaj La Kvin Bovoj, estos eksponataj en du pavilonoj de la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino ekde la 8-a de septembro ĝis la 8-a de novembro. Laŭ la konigo, unuafoje en la lastaj 10 jaroj oni tute elvolvos la kutime volvitan longan pentraĵon Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo por la ekspozicio. Kaj la eksponotaj antikvaĵoj kiuj estis kreitaj antaŭ kelkcent jaroj devos "ripozi" dum 10 jaroj por refoja ekspono.

 


La pentraĵo La Kvin Bovoj, farita de Han Huang (723-787)
 


La pentraĵo Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo, farita de Zhang Zeduan (1085-1145)

 

    La fama pentraĵo Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo kun la longeco de 528 centimetroj tute sin montros antaŭ la publiko. La laborantoj de la muzeo diris: "Antaŭ 10 jaroj, por celebri la 80-jaran datrevenon de la stariĝo de la muzeo oni montris la pentraĵon al la publiko." Dum la sekvaj jaroj la pentraĵo estis eksponitaj en Hongkongo de Ĉinio kaj en Japanio, sed ĝi ne estis tute elvolvita.

 

    Krome, oni aranĝis dudimensian kodon ĉe triono da eksponaĵoj por ke la spektantoj skanu kaj ricevu detalajn klarigojn tra la vifio de la eksponejo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments