El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana stacidomo havas duan katoestron

| 2015-08-28
Bookmark and Share

 

    La brita ĵurnalo Daily Mail raportis en la 25a de aŭgusto, ke iu japana fervoja stacidomo prenas katon kiel sian estron.

 

    La malgranda stacidomo situas en la urbeto Kinokawa de la gubernio Wakayma. Antaŭe ĝi ne estis konata, kaj alfrontis fermiĝon. Antaŭ naŭ jaroj la laborantoj ekhavis eksterordinaran ideon, kaj la kato Tama estis nomumita stacidoma estro. Tio alportis grandan ŝanĝiĝon al la stacidomo.

 

 

    Bedaŭrinde Tama mortis post naŭ-jara servo sur la posteno, kaj pli ol 3 000 homoj partoprenis en ĝia funebra ceremonio. Poste la urbeto okazigis por ĝi 50-tagan funebron laŭ la japana tradicio.

 

 

    Nitama, eksa asistanto de Tama, transprenis la oficon. Ĝi estas strikte trejnita por ke ĝi sin ĵetu en la laboron per malstreĉa sinteno kaj sin akomodu al surhavo de ĉapelo dum laboro.

 

 

    Kvankam la stacidomo havas novan katoestron, multaj vizitantoj ofte rememoras la pasintajn tagojn de la stacidomo kun Tama kiel la estro. La stacidomo starigis kat-forman monumenton por memori ĝian kontribuon al la urbeto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments