El Popola Ĉinio>头条新闻>

La festo Tomatina okazis en Hispanio

| 2015-08-27
Bookmark and Share

 

    La 26-an de aŭgusto laŭ la loka tempo okazis la 70-a festo Tomatina (Milito per Tomatoj) en la urbeto Buñol de Hispanio. Por festi ĝin, 22 000 homoj ĵetis unu al aliaj 150 tunojn da tomatoj.

 

 

    Pro varma etoso, ankaŭ lokanoj partoprenas en la "batalo". La ĵetataj tomatoj estas tiuj kiuj ne estas vendeblaj pro tro-matureco kaj malbeleco. Do fakte, oni ne faras malŝparadon.

 

 

    En ĉiu lasta merkredo de aŭgusto okazas la festo, kaj tiam dek miloj da vizitantoj venas al Buñol, kiu estas en la provinco Valencio.

 

 

    La festo komenciĝis en la jaro 1944, kaj dum la 70-jara disvolviĝo ĝi fariĝis tradicio de la urbeto kaj ĝia aparta trajto.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments