El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej multe atakataj vifioj ĉe mondfamaj vidindaĵoj

| 2015-08-26
Bookmark and Share

 

    Ĉu vi pensis, ke viaj poŝtelefonoj eble estas atakitaj ĉe mondfamaj vidindaĵoj? La israela softvar-kompanio Skucure pri sekureco de movebla komunikado publikigis liston de vidindaĵoj kaj poŝtelefona sekureco. Ĝi prezentis 15 plej ofte atakitajn vifiojn kaj kvin plej sekurajn vifiojn en mondkonataj vidindaĵoj.

 

    En la listo la plej antaŭaj tri lokoj, ĉe kiuj poŝtelefonoj estas facile atakitaj, estis Times-placo de Nov-Jorko, Nia Damo kaj Disneyland de Parizo.

 

    La plej sekuraj lokoj estas laŭvice Taĝ-Mahalo de Barato, Universala Studio de Japanio, Granda Muro de Ĉinio, Sidneja Operdomo de Aŭstralio, Granda Nebula Montaro trans la usonaj ŝtatoj Tenesio kaj Norda Karolino. La esploro montris ankaŭ, ke la mastruma sistemo de Androjdo estas pli facile kuplitaj kun nesekuraj vifioj ol la mastruma sistemo de IOS de Apple-poŝtelefonoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments