El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jin Liqun rekomendita kiel kandidato por prezidanto de AIIB

| 2015-08-25
Bookmark and Share

 

    La 24an de aŭgusto en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio, okazis la sesa kunveno de ĉefaj intertraktantoj pri establo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). La kunveno rekomendis per komuna konsento Jin Liqun, la nunan ĝeneralan sekretarion de provizora multflanka sekretariejo por establo de AIIB, kiel kandidaton por ĝia prezidanto.

 

    Laŭ la principo de malfermiteco, travidebleco kaj elekto de plej bona kandidato, la 54 venontaj fondinto-landoj de AIIB (foresto de Srilanko, Svislando kaj Omano) per komuna konsento elektis Jin Liqun, proponitan de Ĉinio, kiel kandidaton por prezidanto de la banko.

 

    Laŭ la regularo de AIIB, en la unua kunveno de konsilio de la banko post ĝia oficiala starigo, oni elektos la kandidaton kiel ĝian prezidanton.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments