El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nepalo denove malfermis al turistoj la montopinton Qomolangma

| 2015-08-25
Bookmark and Share

 

La 24an de aŭgusto la rusa novaĵ-retejo Sputniko raportis, ke la nepala registaro denove malfermis la montopinton Qomolangma al turistoj kaj montgrimpistoj post la granda tertremo.

 

La unua provanto al la montopinto estis japana montgrimpisto Kuriki Nobukazu. La nepala turisma ministro Kripasur Sherpa donis al li licencon.

 

La 25an de aprilo 8,1-magnituda tertremo trafis Nepalon. La epicentro situis 82 kilometrojn nordokcidente de Katmanduo, kaj la hipocentro estis profunda je 15 kilometroj. Poste la lando eltenis serion da postskuoj. La statistiko montris, ke la tertremo mortigis 9 000 homojn kaj vundis aliajn 22 000.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments