El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 22-a Internacia Kongreso de Historiaj Sciencoj

| 2015-08-24
Bookmark and Share

    La 23-an de aŭgusto inaŭguriĝis la 22-a Internacia Kongreso de Historiaj Sciencoj en la urbo Jinan de la provinco Shandong, orienta Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la kongreso kaj esprimis bonvenigon al Marjatta Hietala, la prezidanto de la Internacia Komitato pri Historiaj Sciencoj, kaj aliaj historiistoj.

 


La emblemo de la ĉi-foja kongreso

 

    Xi Jinping diris, ke la historio estas la bazo de ĉiuj sociaj sciencoj, kaj ke zorgo pri la historio, ĝiaj esploroj kaj retrorigardo al ĝi helpas homojn scii hieraŭon, kompreni hodiaŭon kaj krei morgaŭon. Li esperis, ke la kongreso antaŭenpuŝos la historian esploradon de diversaj landoj kaj helpos homojn trovi sian vojon sub inspirdona lumo de la pasinteco.

 


La solena inaŭguro

 

    Marjatta Hietala rememoris pri la interŝanĝoj kaj kunagoj inter la kulturoj ĉinaj kaj alilandaj, kaj diris, ke la projekto "Unu zono kaj unu vojo" fare de la ĉina registaro akcelos la ekonomian prosperon kaj regionan kunlaboron de la landoj laŭ la Silkaj Vojoj surtera kaj surmara.

 

    La kongreso okazas en ĉiu kvina jaro, kaj oni unuafoje organizis ĝin en 1900. Ĝi estas grava kunveno kun la plej forta influpovo en la rondo de historiistoj. Estas la unua fojo, ke la kongreso okazas en Azio. Al ĝi ĉeestas pli ol 2 600 reprezentantoj de 90 landoj kaj regionoj de la tuta mondo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments