Ekspozicio de materialoj de sekssklavinoj

| 2015-08-19
Bookmark and Share


Fingraj premsignoj de sekssklavinoj

 

    La 18an de aŭgusto en Hangzhou por memorfesti la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agreso inaŭguriĝis ekspozicio de fotoj kaj objektoj de sekssklavinoj de la japanaj invadantoj. La ekspozicio kunaranĝita de la Hangzhou-a Biblioteko, kaj la Hangzhou-a Biblioteka Fondaĵo montras portretojn, ĉiutagajn objektojn kaj fingrajn premsignojn de 70 sekssklavinoj el Ĉinio kaj la Korea Respbliko.

 


En la halo de Foto-ekspozicio
 


En la halo de Foto-ekspozicio

 

    Ekde la 1990-aj jaroj virinaj viktimoj el Ĉinio, la Korea Popol-Demokratia Respubliko, la Korea Respubliko, Filipinoj, Nederlando kaj tiuj el aliaj landoj malkovris la seksperforton de la japana armeo, plendis kontraŭ la japana registaro, kaj postulis pardonpeton kaj kompenson de la japana registaro.

 


Ĉiutagaj objektoj de sekssklavinoj
 


Ĉiutagaj objektoj de sekssklavinoj

 

    Tamen delonge iuj japanaj dekstremaj politikistoj asertis, ke oni troigis la demandojn de sekssklavinoj, dirante, ke la vorto sekssklavino ne taŭgas priskribi tiujn virinajn viktimojn, ĉar ili estis organizitaj de posedantoj de neregistaraj prostituejoj kaj la armeo, kaj tio estis negoca afero. Pro la malhelpo, neado de la historio kaj distordo de faktoj fare de la politikistoj, fine malsukcesis ĉiuj proceduroj pri la sekssklavinoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments