38 jarojn de 55-jara heredanto por indigita tolo
de YU LE
Wu Yuanxin en gravurado de desegno sur lignopeco
La 9-an de aprilo estis komencita en Nankino la studprogramo pri nemateria kultura heredaĵo: en nankinaj lernejoj kaj universitatoj la heredantoj de tiuj artoj prelegis pri sia metiarto aŭ prezentis ĝin. Wu Yuanxin, 55-jara ŝtatnivela heredanto de nemateria kultura heredaĵo kaj estro de la muzeo pri ĉina indigita tolo, rakontis pri sia 38-jara farado de la aparta tolo en la Nankina Universitato pri Poŝto kaj Telekomunikado. La vesto farita el la de li desegnita tolo estis portata ekzemple de Peng Liyuan, la edzino de la nuna ĉina prezidanto.
La ĉina indigita tolo estas tradicia tinkturita teksaĵo de la nacio Han en sudorienta Ĉinio. Ĝi havas longan historion de almenaŭ pli ol 1 300 jaroj. Plej frue ĝi estis tinkturita per indiguja herbo. Laŭ la tradicio, la tolo devas esti farita tra ĉeno da prilabor-procedoj, oni bake indigas la tute kotonan man-teksaĵon post ŝmiro laŭ desegno per kunfandaĵo de kalko kaj sojfaba pulvoro, kaj fine forskrapas la ŝminkaĵon.
Wu Yuanxin en ordigo de tolo
Peng Liyuan en la vesto el la tradicia ĉina indigita tolo
Wu Yuanxin diris, ke en lia hejmoloko kreskas speco de indig-herbo kaj ĝi estas utiligata kiel natura kolorigaĵo. Post sia diplomiĝo el mezlernejo en la aĝo de 17 jaroj li komencis labori en tinkutur-fabriko. En la aĝo de 23 jaroj, li ekstudis en profesia lernejo de tiu industrio. Li speciale faras desegnadon de tiu ĉi metiarto kaj esploradon pri ĝi kun persistemo. Sur la bazo de tradicia farado, li ellaboris multajn novajn desegnojn kiuj adaptiĝas al la gusto de modernuloj.
En 2014 okazis "kultura semajno de Jiangsu, sudorienta Ĉinio" en la nacia muzeo en Sankt-Peterburgo de Rusio, kie la vestoj el la ĉina indigita tolo estis ŝatataj de rusoj.
En la lastaj jaroj, vestoj kaj objektoj el tia tolo denove populariĝis, ĉar ili havas antikvecan belecon. Post la klopodoj de Wu Yuanxin kaj liaj samlokanoj, diference de la produktaĵoj de pli fruaj tempoj kun nur unuflanka desegno, la nuntempa tolo havas desegnon ĉe la du flankoj kaj multajn kolorojn sur unu peco.
Toloj antaŭ la indigo
La indigita tolo en sunumo
Ludiloj faritaj el la indigita tolo
En 1977 Wu Yuanxin kunfotiĝis kun la metiartistoj kiuj instruis lin pri la tradicia farado.
En marto 2014, Peng Liyuan portis veston faritan el indigita tolo dum la vizito eksterlande. Wu Yuanxin diris, ke la de li kaj liaj kunlaborantoj desegnita tolo havas pli kaj pli modernan fasonon. Krom vestoj, ĝi povas esti por kurtenoj, tablotukoj, ŝuoj, ĉapoj, sakoj, ludiloj kaj aliaj tolaĵoj. Li diris: "La indigita tolo estas vivanta." Dum uzado la koloro de la tolo iom ŝanĝiĝos, kaj la objektoj havas apartan ĉarmon post precipitiĝo de la tempo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat