El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malnovaj geedziĝaj atestoj eksponitaj en Nankino

| 2015-08-18
Bookmark and Share

    La 17-an de aŭgusto en la urbo Nankino, suda Ĉinio, por festi la sepan tagon de la sepa monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio estis eksponitaj pli ol 80 malnovaj geedziĝaj atestoj faritaj en la periodo de antaŭ cent kvindek jaroj ĝis antaŭ kvardek jaroj. Inter la eksponaĵoj estis atestoj faritaj en la jaroj 1850-1861 kaj aliaj 10 faritaj en la jaroj 1911-1949. En la eksponejo videblis ne nur atestoj por geedziĝo, sed ankaŭ tiuj por divorco kaj regeedziĝo.

 

 

    La eksponado celis celebri la "ĉinan valentenan tagon" -- la sepa tago de la sepa monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Tio estas tradicia festo en Ĉinio kaj en orient-aziaj landoj kulture influitaj de Ĉinio. En la vespero de la sesa tago de la sepa monato aŭ en tiu de la sepa, en sia korto virinoj petas, ke la stelo Teksistino (Vego) donu al ili lertecon en tekstado kaj en aliaj aferoj, kaj pro tio la festo havas ankaŭ la nomon "lertecpeta festo". Post kiam la popola rakonto Bovisto kaj Teksistino populariĝis, kaj la festo fariĝis festo de amo kiel la valentena tago en Eŭropo.

 


Atesto de geedziĝo en la jaro 1944, trovita en la gubernio Suqian

 


Atesto de geedziĝo en la jaro 1949, trovita en la urbo Nankino

 


Atesto de gefianĉiĝo en la jaro 1948, trovita en la gubernio Jiangning

 


Atesto de geedziĝo en la jaro 1971, trovita en la urbo Nankino

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments