Li Keqiang en loko de la granda eksplodo en Tianjin
Li Keqiang en la loko, kie okazis la granda eksplodo
Posttagmeze de la 16-a de aŭgusto Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ĉefministro, atingis la lokon en Tianjin, kie okazis granda eksplodo. En la nomo de la Centra Komitato de KPĈ, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj en la nomo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, li vizitis fajrobrigadistojn, oficirojn kaj soldatojn farantajn savadon, vunditojn kaj popolamasojn trafitajn de la eksplodo. Li ankaŭ faris aranĝojn pri sekvantaj savado, kuracado, traktado kaj pri sekura produktado.
Ĝis la 9-a horo de la 16-a de aŭgusto la eksplodo kaŭzis morton al 112 homoj kaj malaperon al 95 homoj.
Li Keqiang en provizora loĝejo de trafitaj popolamasoj
Li Keqiang vizitas oficirojn, soldatojn kaj fajrobrigadistojn farantajn savadon.
Li Keqiang funebras pri fajrobrigadistoj mortintaj dum savado
Li Keqiang en medio-monitorejo ĉeloke de la eksplodo
Li Keqiang en vizito de vunditaj fajrobrigadistoj
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat