El Popola Ĉinio>头条新闻>

EU malŝparas ĉiujare nutraĵojn je 22 milionoj da tunoj

| 2015-08-13
Bookmark and Share

 

    Lastatempe rezulto de studo, publikigita en la gazeto Medi-Esploraj Leteroj sub la patronado de la plenuma komitato de EU, montris, ke EU malŝparas ĉiujare nutraĵojn je 22 milionoj da tunoj, kaj Britio estas la plej malŝparema.

 

    La studo per donitaĵoj el ses landoj analizis la resursojn de akvo kaj nitrogeno perditajn en malŝparado de nutraĵoj far konsumantoj.

 

    Ĝi trovis, ke preskaŭ 80% da malŝparo de nutraĵoj estas evitebla. Britio estas serioze malŝparema, ekvivalente ke, ĉiu homo malŝparas ĉiutage unu poton da faboj. Ankaŭ la plej ŝparema Rumanio malŝparas multe, ekvivalente ke ĉiu homo malŝparas unu pomon ĉiutage.

 

    Anoj de EU averaĝe malŝparas ĉiujare nutraĵojn je 22 milionoj da tunoj.

 

    La brita familio malŝparas ĉiusemajne nutraĵojn je 5,89 kilogramoj.

 

    La esploristoj diris, ke eduki la homojn kiel racie aĉeti kaj laŭplane konsumi helpas redukti malŝparon de nutraĵoj, malpliigi elspezojn por nutraĵoj kaj regi malbonigon de la medio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments