Aŭstraliano ŝatas ludi kun 800-kilograma krokodilo
La brita ĵurnalo Daily Mail raportis en la 10a de aŭgusto, ke 65-jara Rob Bredl en Kvinslando, Aŭstralio, posedas 71-hektaran farmbienon, kiu tenas dekojn da grandaj krokodiloj kaj aliaj kruelaj reptilioj.
La krokodiloj plejparte longas je ĉirkaŭ 4,6 metroj. Rob ŝatas rajdi sur la plej granda, kiu pezas 800 kilogramojn, kvankam li estis mordita kaj vundita de krokodiloj kaj venenaj serpentoj pli ol 40 fojojn kaj preskaŭ mortis.
La gepatroj de Rob komencis entrepreni la farmbienon en la jaro 1970. Nun Rob kaj liaj familianoj kune administras la farmbienon. La rakonto pri Rob kaj liaj krokodiloj estis registritaj en dokumenta filmo. Ĉiutage dekoj da turistoj vizitas ilian farmbienon.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat