Ekfunkciigita ekspozicia halo de la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino
En la ekspozicia halo de la Muzeo de Imperiestra Palaco en la Observa Turo de la Olimpika Parko
La 11-an de aŭgusto la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino funkciigis novan ekspozician halon en la Observa Turo de la Olimpika Parko en la distrikto Chaoyang de Pekino. La 202 eksponaĵoj koncernas administradon de la Imperiestra Palaco, ĝiajn riton, festenon, aranĝon, ornamaĵon kaj kredon, kaj ĉiuflanke montras la teknologiajn karakterizaĵojn de la oraĵoj kaj arĝentaĵoj en la dinastio Qing (1644-1911) kaj elstarajn atingojn dum tiu periodo, kaj enkorpigis la apartan kulturan ĉarmon de oraĵoj kaj arĝentaĵoj en la Imperiestra Palaco.
Fung Ming-Chu, direktoro de la Muzeo de Nacia Palaco en Taibei, en la ekspozicia halo
Laŭ konigo, la ekspozicia halo okazigos serion da ekspozicioj pri oraĵoj, mebloj, jadaĵoj, bronzaĵoj kaj porcelanaĵoj. Ili respektive havas la temojn "metalo, ligno, akvo, fajro kaj tero" laŭ la "kvin esencoj" de la ĉina tradicia kulturo.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat