El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio pri nova energio liveras pli multan ŝanĉon de kunlaboro inter Ĉinio kaj aliaj landoj laŭ la "Unu Zono kaj Unu Vojo"

| 2015-08-12
Bookmark and Share

 

    De la 8-a ĝis la 9-a de aŭgusto en la urbo Jiuquan de Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio okazis la 6-a Ĉina Ekspozicio pri Nova Energio. Ĝin ĉeestis ŝtatoficistoj de la energia departemento el 36 landoj, kiuj situas laŭ la "Unu Zono kaj Unu Vojo" (la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento). En forumo okazinta dum la ekspozicio ili diskonigis siajn projektojn de renovigebla energio kaj esprimis grandan pretecon por kunlabori kun Ĉinio.

 

    "Belorusio sin provizas per mem produktita energio je nur 55%, kaj tial ni esperas importi de Ĉinio la teknikon pri renovigebla energio kaj inviti ĝiajn investojn en la rilata kampo por disvolvi vent-, sun- kaj biomas-energiojn," diris belorusa vicministro de energio.

 

    Pakistana ministro de akvo kaj energio konigis, ke Pakistano nun forte disvolvas sunenergion kaj laŭplane en 2016 ekfunkciigos fotovoltaan elektrejon de 3 milionoj da kilovatto. "Pakistano volas uzi la ĉinan teknikon pri nova energio."

 

    Irano, kiu havas unu el la plej grandan rezervon de petrolo en la mondo, ankaŭ klopodas por disvolvi renovigeblan energion. Frue en 2014, ĝi jam starigis planon laŭ kiu en 2018 la aldonita kapacito de ventenergia kaj fotovoltaa generatoraroj atingos 5 GW.

 

    La komerca konsilanto de Irano en Ĉinio rimarkis, ke Ĉinio havis bonajn rilatojn kun Irano en la historio, kaj nun la strategio "Unu Zono kaj Unu Vojo" alportas novan ŝancon por la kunlaboro de la du landoj. "Irano bonvenigas ĉinajn investojn en la kampo de renovigebla energio. Se ili subskribos kontrakton de 20 jaroj, la irana registaro donos subvencion."

 

    La stretegio "Unu Zono kaj Unu Vojo" alportas novan ŝancon al la kunlaboro de Ĉinio kaj la internacia socio en la kampo de renovigebla energio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments