El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de antikvaĵoj pri virinoj inaŭguriĝis en Nankino

| 2015-08-12
Bookmark and Share

     "Eleganteco -- Ekspozicio de antikvaĵoj pri virinoj" inaŭguriĝis en la 11-a de aŭgusto en la speciala pavilono de la Nankina Muzeo. Estas la unua fojo, ke en la ĉeftera regiono de Ĉinio okazas ekspozicio kies ĉeftemo estas virinoj de la antikvaj tempoj. Pri la tuta projektado de la ekspozicio kaj pri la redaktado de koncernaj albumoj kaj libroj respondecis nur virinoj. La eksponaĵoj koncernas kvar flankoj de virinoj: figuro, vivo, arto kaj belo.

 


Argilaj kaj lignaj figuretoj faritaj en la dinastio Tang (618-907), en la dinastio Song (960-1279), en la periodo de la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589), kaj en la dinastio Han (202 a. K. -- 220 p. K.) (de maldekstre dekstren) 
 
   La 230 eksponaĵoj preskaŭ tute kovras la antikvaĵojn de virinoj konservatajn en la muzeo, kaj inkludas rarajn objektojn pri virinoj en feŭda kortego kaj necesaĵojn uzitajn de ordinaraj virinoj. La ekspozicio celas multflanke prezenti la guston kaj arton de virinoj de la antikvaj tempoj per konkretaj antikvaĵoj. Ĝi daŭros ĝis la 31-a de oktobro. Dum la ekspona periodo okazos ankaŭ prelegoj, prezentadoj de tradicia kostumo kaj de te-ceremonio, kaj aliaj programeroj por montri la elegantecon de virinoj.
1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments