Vivo de ĉinoj en pentraĵoj
Maljunulino ridetas ĉe la ponto
Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Post, brita pentristo Paul Cadden lastatempe veturis al Ĉinio kaj uzis sian krajronon dokumenti la vivon de ĉinoj en Hongkongo, Kantono kaj Guangxi. Estas mirinde, ke la pentraĵoj ege similas al fotoj, kvankam ili estis kreitaj de Paul nur per krajronoj kaj kolorigaĵoj.
Maljunulo en Yangshuo, Guangxi
Li pentris ĉiun detalon de ĉinoj, ekzemple sulkojn sur vizaĝo de maljunulo kaj fumon de cigareto. Oni ne povas facile distingi la pentraĵojn kun fotoj. Laŭ informo, en 3-6 semajnojn li finis tiujn verkojn, el kiuj ĉiu valoras preskaŭ 5 000 pundojn se vendataj en galerioj.
Maljunulo vivanta ĉe la rivero Lijiang
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat