Ĉinio aktive partoprenis en rekonstruo de postmilita internacia ordo

| 2015-08-11
Bookmark and Share

 

    Post la eksplodo de la Evento de la 7a de Julio 1937, Ĉinio aktive disvolvis diplomation kun aliancitaj landoj. En la 1a de januaro 1942, la kontraŭagresaj landoj gvidataj de Usono, Britio kaj Ĉinio publikigis la Deklaracion de Unuiĝintaj Nacioj, markante oficialan fondon de la Monda Kontraŭfaŝisma Alianco. Tio garantiis la venkon de la Dua Mondmilito, kaj Ĉinio estis agnoskita kiel unu el la kvar kontraŭfaŝismaj landoj de la mondo. Tamen, pro tio, ke ekde la moderna tempo la okcidentaj potencoj venkis Qing-registaron per militaj fortoj, kaj trudis serion de neegalaj traktatoj al Ĉinio. Sub la forta postulo de Ĉinio, la registaroj de Usono kaj Britio anoncis nuligi la neegalajn traktatojn al Ĉinio, kaj subskribis egalajn traktatojn kun Ĉinio en januaro 1943. Poste aliaj okcidentaj landoj imitis ilin kaj faris la samon. Pro tio Ĉinio finfine laŭleĝe akiris la statuson same kiel aliaj landoj.

 

    Ĉinio kun Usono, Britio kaj Sovetio partoprenis en rekonstruo de la postmilita internacia ordo. En oktobro 1943 Usono, Britio, Sovetio kaj Ĉinio publikigis la Deklaron pri Ĝenerala Sekureco, dirante, ke internacia organizo kun ĝeneraleco devu esti fondita kiel eble plej baldaŭ. En decembro 1943 Ĉinio, Usono kaj Britio publikigis la Kairan Deklaracion, ke la tri landoj decidis batali ĝis senkondiĉa kapitulaco de Japanio kaj senigi Japanion je la okupata teritorio de Ĉinio kaj aliaj landoj dum ĝia kolonia ekspansio. Februare de 1945 en la Jalta Konferenco Usono, Britio kaj Sovetio certigis la principojn pri preparo por fondo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj decidis, ke Usono, Britio, Francio kaj Ĉinio estu la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio. En la 26a de julio Ĉinio, Usono kaj Britio publikigis la Potsdaman Proklamon, manifestante la decidon de la aliancitaj landoj batali kontraŭ Japanio ĝis la fina venko kaj bazajn principojn de la aliancitaj landoj trakti Japanion.

 

    UN estas la plej grava internacia organizo por konservo de la postmilita internacia ordo, kaj Ĉinio partoprenis en la tuta procezo de la starigo de UN. En la Kaira Konferenco en novembro 1943, ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono diskutis pri starigo de la estonteca internacia organizo kaj proponis, ke la institucio konsistanta el Usono, Britio, Sovetio kaj Ĉinio respondecu pri la starigo de la stabejo de UN. Poste Britio aprobis tion. Inter la 17a de aŭgusto kaj la 7a de oktobro 1944 Usono, Britio, Sovetio kaj Ĉinio okazigis preparkunvenon de UN. La kunveno adoptis proponojn pri la starigo de UN, kaj difinis la principojn de UN. En la 25a de aprilo 1945 en San-Francisko la reprezentantoj de 50 landoj okazigis kunvenon, kaj ellaboris la Ĉarton de UN. En la 24a de oktobro UN estis fondita, kaj Ĉinio fariĝis unu el la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.

 

    En la Dua Mondmilito Ĉinio kuraĝe luktis kontraŭ la japanaj faŝistoj, malfermis la unuan kontraŭfaŝistan batalkampon, estis la ĉefa batalkampo en Azio kaj daŭre batalis. Ĝi forte subtenis la batalon de ĉiuj aliaj aliancitaj landoj sur diversaj batalkampoj, antaŭenpuŝis la starigon de la Monda Kontraŭfaŝisma Alianco, kaj faris gravan kontribuon al la rekonstruo de la postmilita internacia ordo kaj al la starigo de UN kaj aliaj internaciaj organizoj. La historio forte pruvis, ke la venko de la Dua Mondmilito estis malfacile akirita je la kosto de la vivoj de milionoj da homoj de Ĉinio kaj diversaj landoj. Tiucele, konservi la bonan situacion de la paco, disvolviĝo kaj kunlaboro de la nuna mondo estas la komuna respondeco de Ĉinio kaj diversaj aliaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments