El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo

| 2015-08-10
Bookmark and Share


Plurcentkapa aŭkcia publiko en la salono Lapenna

 

    La tradicia kongresa aŭkcio atingis unu el la plej bonaj rezultoj en sia historio. Sub la verva gvido de Humphrey Tonkin en la plenplena salono Lapenna kolektiĝis entute 4025 eŭroj. Pli bonan rikolton, 4528 eŭroj, oni atingis nur en la 83-a UK en Montpeliero en 1998. Kun 3579 eŭroj la aŭkcio de la 94-a UK en Bjalistoko en 2009 estas sur la tria loko.

 

    Kiel atendite, plej altpreze estis vendita letero, per kiu L.L. Zamenhof kaj Klara Zamenhof dankis al ges-roj Arnhold pro ilia gastigado dum la 4-a UK en Dresdeno en 1908. En febra konkurso inter multaj interesatoj la letero fine estis vendita por 1100 eŭroj.

 

 

    La dua plej kosta aŭkciaĵo estis la honoro esti registrita kiel kongresano n-ro 1 en la 101a UK en Nitro. Por ĝi necesis pagi 210 eŭrojn. La Kongresa Libro de la 7a UK en Antverpeno en 1911 kostis 150 eŭrojn, dum la plej malnova aŭkciaĵo, Langue internationale Esperanto. Manuel complet, de Louis de Beaufront el 1899, kun lia aŭtora dediĉo al generalo Sebert, vendiĝis por 140 eŭroj. Por la raporto de L. Couturat kaj L. Leau pri la laboroj de la misfama Delegitaro, Compte rendu des travaŭ du Comité (15-24 oct 1907), necesis pagi 120 eŭrojn. Komuna foto de la kongresanaro de la unua UK en 1905 kaj la bindita volumo de La Revuo de la periodo septembro 1911 – aŭgusto 1912 atingis po 110 eŭrojn.

 

    La rezulto de la aŭkcio iras favore al la Volontula Fondaĵo de UEA, escepte de 60 eŭroj kiel kontribuo al memorŝildo pri Gaston Waringhien en la liceo, kie li iam laboris kiel instruisto. Identa ŝildo estis inaŭgurita en la kongresa semajno ĉe lia naskiĝdomo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2015, №585)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments