El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 10-a Sportkunveno de Tradiciaj Sportoj de Ĉinaj Nacimalplimultoj

| 2015-08-10
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 9-a de aŭgusto okazis solena inaŭguro de la 10-a Sportkunveno de Tradiciaj Sportoj de Ĉinaj Nacimalplimultoj en la urbo Erdos de Interna Mongolio, Ĉinio. Liu Yandong, ĉina vicĉefministro, ĉeestis la inaŭguron.

 


Brulas la sankta fajro dum la inaŭguro de la 10-a Sportkunveno de Tradiciaj Sportoj de Ĉinaj Nacimalplimultoj

 

    Dum la sportkunveno, en 17 konkursoj kaj 178 prezent-programeroj partoprenos sume 6 240 sportistoj el 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj de Ĉinio, kaj la delegacioj de la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso, de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj de la provinco Taiwan. Oni okazigos ankaŭ ekspozicion pri tradiciaj sportoj de ĉinaj nacimalplimultoj, festojn de diversaj nacioj, premidonan vesperon por elstaraj prezentaĵoj kaj aliajn programerojn.

 


Brulas la sankta fajro dum la inaŭguro de la 10-a Sportkunveno de Tradiciaj Sportoj de Ĉinaj Nacimalplimultoj

 

    La sportkunveno antaŭe estis kunveno pri sportaj prezentoj kaj konkursoj de tutlandaj nacioj okazinta en 1953. Nun ĝi okazas en ĉiu kvara jaro kun siaj trajtoj de nacieco, vasteco kaj amatoreco, kaj jam fariĝis unu el la plej grandiozaj sportkunvenoj en la tuta lando. Ĝi estas okazaĵo donantan kontribuon al la reaperigo de tradiciaj sportoj de diversaj nacioj, la disvastigo de tradiciaj kulturoj de sportado, la korpa sano de la popolo kaj la solidareco inter diversaj nacioj.

 


Brulas la sankta fajro dum la inaŭguro de la 10-a Sportkunveno de Tradiciaj Sportoj de Ĉinaj Nacimalplimultoj
 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments