Usona artisto kulturis arbon portantan 40 specojn da fruktoj
Laŭ raporto de la usona retejo odditycentral.com en la 3-a de aŭgusto, lastatempe la usona artisto Sam Van Aken fariĝis famulo pro kulturado de arbo, kiu povas porti 40 specojn da fruktoj.
Uzante tradician greft-metodon, Sam Van Aken greftis dekojn da plantoj kun malmol-kernaj frutoj sur unu arbon. Li devas elekti taŭgajn poziciojn sur la arbo por grefti tiujn plantojn. Por li tio estas procezo de verkado de la artaĵo "arbo portanta 40 specojn da fruktoj". En la flora sezono tiu arbo portas diverskolorajn florojn kaj en la rikolta sezono -- 40 specojn da fruktoj.
Sam Van Aken jam sukcese kulturis 21 tiajn arbojn.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat