100-aUK>

UEA premiis dek du elstarajn agantojn

| 2015-08-05
Bookmark and Share

    En la Solena Fermo de la 100-a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj:

 

    Diplomo pri Elstara Agado:

 

    Richard DELAMORE (Aŭstralio) pro la realigo de la reta Esperanto-Televido;DOI Chieko (Japanio) pro longtempa redaktado de "Esperanto en Azio";Ilona KOUTNY (Pollando) pro la gvidado de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato A. Mickiewicz en Poznano;Birthe LAPENNA (Danio) pro konservo de la la materialoj pri la Montevidea rezolucio k.a. dokumentoj de Ivo Lapenna ĉe la Dana Ŝtata Arkivo;Ĵak LE PUIL (Francio) pro la eldonado de la revuo "La KancerKliniko" ekde 1976;Ana MANERO (Hispanio) pro la gvidado de la projekto Bitoteko de Hispana E-Federacio; Chuck SMITH (Germanio) pro la realigo de la Esperanto-kurso en Duolingo; László SZILVÁSI (Hungario) pro informa kaj ĵurnalisma Esperanto-agado;Francisco L. VEUTHEY (Nederlando) pro la realigo de 75 filmoj por la Reta Kinejo de UEA; Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia pro la organizado de Esperanta Filmfestivalo.

 


Esperanta retpaĝo de Ĉina Radio Internacia
 


Sinjoro Wang Chongfang

 

    Diplomo pri Elstara Arta Agado:

 

    Rogener PAVINSKI (Brazilo) pro kontribuado al la muzika E-kulturo; WANG Chongfang (Ĉinio) pro esperantigado de ĉina literaturo kaj pro vortara laboro.

 

(el UEA.org)

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments