Mirindaj vidaĵoj super Pekino post pluvo
Vespere de la 3a de aŭgusto aperis ĉielarko super Pekino en la oriento kaj vesperruĝo en la okcidento post la pluvado en pli ol unu monato. Multaj homoj fotis la belajn vidaĵojn kaj publikigis la fotojn en siaj propraj paĝoj de la socia retservo Wechat. Freŝa aero kaj belaj vidaĵoj alportis al homoj agrablan komencon de aŭgusto.
Oni ĝenerale opiniis, ke en la ĵus pasinta monato Pekino estis abunda je pluvo, tamen statistikoj montras, ke la pluvokvanto en julio kalkuliĝis al 181,6 milimetroj, preskaŭ egale al la averaĝo de 165,9 milimetroj en la sama periodo de la antaŭaj jaroj, tial la pluvokvanto ne estis aparte granda en la lasta monato.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat