Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2015
Poezio:
Unua Premio: Mao Zifu pro "Memoro";
Dua Premio: Jorge Camacho Cordón pro "Kredo";
Tria Premio: Paulo Sergio Viana pro "Rimoj neperfektaj";
Honora Mencio: Jorge Camacho Cordón pro "Ĉiu nova persono" kaj Ewa Grochowska pro "Hajkoj".
Partoprenis 38 verkoj de 19 aŭtoroj el 15 landoj.
Prozo:
Unua Premio: ne aljuĝita;
Dua Premio: Nicola Ruggiero pro "Burĝonos la migdalfloroj";
Tria Premio: Jesper Jacobsen pro "La tirkesto".
Partoprenis 22 verkoj de 13 aŭtoroj el 13 landoj.
Teatraĵoj:
Unua Premio: ne aljuĝita;
Dua Premio: Nicola Ruggiero pro "Adiaŭ al la suno";
Tria Premio: Amin Naor pro "Bonaj intencoj".
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el kvar landoj.
Eseo:
Unua Premio: ne aljuĝita;
Dua Premio: Nicola Ruggiero pro "Pri mondo nokta, pleje mallogika";
Tria Premio: Davide Astori pro "Lingvoj, valoroj, kulturoj, mondkonceptoj en dialogo".
Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el du landoj.
Infanlibro de la jaro: Eldonejo Erroteta pro la libro "Usoa venis fluge kaj sola kaj senvosta" de Patxi Zubizarreta, tradukita de A. Arana.
Partoprenis 4 verkoj de 3 eldonejoj en tri landoj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat