Malfermota nova Sueza Kanalo en aŭgusto

| 2015-07-31
Bookmark and Share


Sekurecogarda ŝipo sur la nova Sueza Kanalo

 

    La 29an de julio la Administracio de Sueza Kanalo de Egiptio anoncis, ke post finiĝo de dragado la nova Sueza Kanalo funkcios ekde la 6a de aŭgusto.

 

    La projekto de nova Sueza Kanalo komenciĝis en aŭgusto de la pasinta jaro kaj daŭris ĉirkaŭ 11 monatojn je la kosto de proksimume 8,5 miliardoj da usonaj dolaroj. La projekto inkluzivas fosadon de 35-kilometra nova rivervojo kaj larĝigon kaj profundigon de 37-kilometra rivervojo. Post fino de la konstruo pli grandaj ŝipoj povos trapasi la kanalon, kaj la tempodaŭro de la paso tra la kanalo espereble reduktiĝos de la nunaj 22 horoj ĝis 11 horoj.

 

    Sueza Kanalo estas unu el la plej gravaj markanaloj en la mondo. La egipta registaro planas konstrui ekonomian zonon laŭ la Sueza Kanalo, kiu ĉiujare alportos al Egiptio la enspezon je 100 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments