El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo: Ekskurso al la Okcidenta Lago

| 2015-07-31
Bookmark and Share

 

Ekskurso al la Okcidenta Lago

—laŭ melodio Chang-Xiangsi (Longa Amsopiro)

Suda montpinto,

Norda montpinto,

Lago en nebula ĉirkaŭpreno.

Printempe mi dronas en ĉagreno.

=0/ 0=0/

=0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ 0=0/ -0/ =0/

Li en amardo,

Ŝi en amardo.

Per kaleŝo kaj ĉevalo laŭ destino,

Ambaŭ renkontiĝas ĉe Naŭlia Pino.

-0/ 0=0/

-0/ 0=0/

-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Kang Yuzhi(?~?), poeto en la Suda Song-dinastio (1127~1279),kun adoltiĝa nomo Kang Boke, estis lokano de Huazhou (en nuna Henan-provinco). Li estis tiel eminente klera kaj famkonata kiel Liu Yong (987~1053). Kang tre lertis en versado pri virineto en ĉagreno de disiĝo.

 

    La melodio Chang-Xiangsi (Longa Amsopiro) estis mallonga poemskemo nur el 36 silaboj kaj kun densa gusto de popolkanto. Fono de tiu ĉi poemo estis pitoreskaj pejzaĝoj de la Okcidenta Lago de Hangzhou. Pere de la sentoj de la protagonistino pri la bela pejzaĝo kaj ŝia reago, la poemo versis pri intervidiĝo de paro da geamatoj en amsopiro.

 

    La unuaj tri versoj akcente skribis pri la belaj pejzaĝoj de la lago ĉe du altaj montpintoj: Printempo alvenas. Ĉarme ruĝas persikfloroj kaj smeralde verdas salikoj. La montoj vidiĝas vicoj post vicoj, la akvo sinuas zigzaga. Nebula fumo ŝvebas super la lago. Vizaĝe al tiel ĉarma pejzaĝo ŝi tamen sentis sin en ĉagreno. La unuaj tri versoj kontrastis al la kvara verso. Kial? Lasu la legantojn mem konjekti per sia libera imago.

 

    La dua strofo de la poemo estis lirika:"Li en amardo. Ŝi en amardo."du vortoj "amardoj" sufiĉe bone esprimis la ardan senton de la geamatoj, samtempe ankaŭ eĥis al la "ĉagreno" en la unua strofo, kun abunde da senvortaj priskriboj. Anstataŭ sia amato la f-ino konfesis, ke ankaŭ ŝia amato estas "en amardo". Amo inter ili estis tiel forta kaj firma. La sekvaj versoj: "Per kaleŝo kaj ĉevalo laŭ destino,/ ambaŭ renkontiĝas ĉe Naŭlia Pino." estis laŭ legendo pri Su Xiaoxiao.

 

    F-ino Su Xiaoxiao estis fama hetajro dum la Suda Qi-dinastio (479~502). Iutage, kiam Su Xiaoxiao veturis en kaleŝo ĉe la Okcidenta Lago, hazarde ŝi renkontis junulon sur blu-blanka ĉevalo. Ambaŭ ekfalis en amon. Su Xiaoxiao poste verkis Enamiĝan Kanton pri tio:

 

Veturas mi en luksa aroma ĉaro.

Karulo rajdas sur blu-blanka ĉevalo.

Kie komenciĝis nia kora amo? —

Ĉe Xiling-ponto en pin-cipres-arbaro

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments