El Popola Ĉinio>头条新闻>

Barato eble havos plej grandan loĝantaron anstataŭ Ĉinio

| 2015-07-30
Bookmark and Share

 

    La 29an de julio en Nov-Jorko UN publikigis raporton pri perspektivo de la monda loĝantaro, opiniante, ke Barato eble fariĝos lando kun plej granda loĝantaro anstataŭ Ĉinio en la venontaj sep jaroj.

 

    La raporto diris, ke la barata populacio eble atingos 1,5 miliardojn da homoj en la jaro 2030, kaj senĉese kreskos dum la postaj dekoj da jaroj. Tamen la ĉina populacio eble iom reduktiĝos post la jaro 2030.

 

    La raporto menciis, ke antaŭ la mezo de tiu ĉi jarcento la totala kresko de la loĝantoj de Barato, Niĝerio, Etiopio kaj aliaj entute naŭ landoj okupos duonon de la kresko tiukampe en la tuta mondo. En la jaro 2050 la monda populacio kreskos de la nunaj 7,3 miliardoj da homoj ĝis 9,7 miliardoj. John Wilmoth, direktoro de la Populacia Sekcio de la Departemento de UN pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj, diris, ke la aldonotaj loĝantoj ĉefe en subevoluintaj regionoj malfaciligos la taskon elimini malriĉecon kaj malegalecon, kaj tio estas atentinda demando en realigo de daŭripova disvolvado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments