El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Recep Tayyip Erdogan

| 2015-07-30
Bookmark and Share

 

    La 29-an de julio en la Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun turka prezidento Recep Tayyip Erdogan. La du ŝtatestroj unuanime opinias, ke Ĉinio kaj Turkio devas difini la grandan direkton pri disvolvo de la rilatoj inter la du landoj, firmigi la fundamenton de reciproka fido en politiko, reciproke subteni en gravaj aferoj zorgataj de la du landoj, realigi kunigon de disvolvaj strategioj de la du landoj, larĝigi kaj riĉigi la enhavojn pri strategiaj kunlaboroj.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Turkio ambaŭ alfrontas la historian ŝancon por realigi nacian releviĝon. La kunlaboro inter la du landoj havas vastan kaj brilan perspektivon. La du flankoj devas antaŭenpuŝi kunlaborojn en diversaj kampoj. Tio feliĉigos la popolojn de la du landoj kaj utilos al la paco kaj disvolvo de la mondo. Ĉinio volontas kunigi la proponon pri "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj la disvolvan strategion de Turkio por realigi komunan kunlaboron, komunan disvolvon kaj komunan prosperon. La du flankoj devas bone plenumi mez- kaj longtempan disvolvan planon pri la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj kaj intensigi kunlaborojn en ekonomio, komerco, investo, financo, bazaj instalaĵoj, turismo, kulturo, eduko kaj en aliaj kampoj.

 

    Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio volontas intensigi kunlaborojn kun Turkio pri tutmonda ekonomia regado, klimata ŝanĝo kaj pri aliaj grandaj aferoj kadre de UN, G-20 kaj la internacia mona fondo, konservi la komunajn interesojn de la du landoj kaj tiujn de la evoluantaj landoj.

 

    Recep Tayyip Erdogan emfazis, ke la turka registaro persistos en la principo pri unu Ĉinio, firme subtenos suverenecon de Ĉinio kaj integrecon de ĝia teritorio, batalos kontraŭ la "Orienta Turkestana Islama Movado" kaj aliaj terorismaj agoj al Ĉinio, volontas intensigi kunlaborojn kun Ĉinio en tiu flanko, kaj absolute ne permesas, ke detruaj fortoj ĝenu la strategiajn kunlaborajn rilatojn inter Turkio kaj Ĉinio. Fakte, ankaŭ Turkio estas suferinto de terorismo. Estas severa la kontraŭterorisma situacio en Turkio kaj tiu en okcidenta Azio kaj norda Afriko, kaj la tieaj sekureco kaj stabileco alfrontas defion. La turka registaro firme batalos kontraŭ diversaj terorismaj fortoj kaj esperas ricevi subtenon de la internacia socio.

 

    Recep Tayyip Erdogan diris, ke Ĉinio estas grava membro de la internacia socio. Turkio volontas intensigi kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio en gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj.

 

 

    Antaŭ la interparolo, Xi Jinping aranĝis ceremonion sur la placo Tian'anmen por bonvenigi Recep Tayyip Erdogan. Posttagmeze de la sama tago Recep Tayyip Erdogan prezentis florkronon al Monumento por la Popolaj Herooj sur la placo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments