El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ali starigis plej altan sangostacion de Ĉinio

| 2015-07-29
Bookmark and Share


Shaanxi-provinco donacas al la sangostacio de Ali ekipaĵojn kun la valoro de 550 miloj da juanoj.

 

    Ali en okcidenta Tibeto situas je 4 500 metroj super la marnivelo. Lastatempe la plej alta sangostacio estis finkonstruita en la regiono Ali kaj liverita al uzado. Tio finis la lokan historion sen profesia servo de sango.

 

    Basang Yangzong, estro de la Prisana Administracio de Ali, diris, ke la sangostacio estis konstruita helpe de Shaanxi-provinco, kaj la kompletaj ekipaĵoj por kolekto, konservo, preparo, transporto, testo kaj kvalit-kontrolo de sango kostas pli ol 550 milojn da juanoj.

 

    Antaŭ tio estis 54 medicinaj institucioj en Ali, kaj nur la Popola Hospitalo povis kolekti sangon. La kolektita sango estis liverita al la hospitalo mem. Ĉiujare la hospitalo kolektis pli ol 500 sakojn da sango, kaj la sango plejparte venis de laborantoj de la hospitalo aŭ familianoj de pacientoj. Pro postiĝintaj tekniko kaj ekipaĵoj estis malfacilo kaj risko en uzado de sango.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments