El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kompanio CRRC liveros trajnojn al hongkonga metroo

| 2015-07-24
Bookmark and Share

 

    Laŭ la raporto publikigita de la ĉina trajno-fabrika kompanio CRRC, ĝia filia kompanio Sifang en Qingdao sukcese akiris la projekton por liveri trajnojn al la hongkonga metroo. La totala valoro de tiu ĉi projekto estas 4.84 milionoj da juanoj, la plej granda kontrakto en la historio de la trajno-fabrikado de Ĉinio.

 

    La kontrakto, kiel la plej granda mendilo en la pasintaj 30 jaroj, montras, ke la hongkonga trajno-kompanio MTR aĉetos 93 trajnojn de CRRC kaj ilin utiligos de 2018 ĝis 2023 por anstataŭigi la plej fruajn trajnojn funkciantajn en la linioj Kwun Tong, Tsuen Wan, Insulo kaj Tseung Kwan O.

 

    CRRC konigis, ke la trajnoj havas novajn funkciojn, ekzemple, nova lumigila sistemo por aspektigi pli grandan spacon, movebla mapo por fari direkton al la pasaĝeroj, rondforma gardrelo por pli facila tenado kaj pendaj manteniloj faritaj el pli mola materialo kaj desegnitaj laŭ kutimo de homoj por faciligi staradon al la pasaĝeroj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments