Nebulo en la urbo Qingdao, Ĉinio
La 22-an de julio aperis en la ĉielo super la urbo Qingdao, marborda urbo en orienta Ĉinio, granda nebulo kiu kovris plejparton da konstruaĵoj de la loko kvazaŭ en mirinda fea lando.
Tio estas advekcia nebulo, kaj aperas pro malvarmiĝo de humida kaj varma aero movanta sur pli malvarma loko aŭ akva areo. Tia fenomeno okazas normale en vintro kaj daŭras longe. Tia nebulo vaste kovras, relative densas kaj kelkcent-metre dikas kelkfoje. Ĝi facile formiĝas en la medio kun granda temperatura diferenco inter la aero kaj la tero, kaj taŭgaj blov-rapideco kaj direkto de vento. Se ne estas vento aŭ ŝanĝiĝas la direkto de vento, malaperas fonto de la humida kaj varma aero, do tuj disiĝas la nebulo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat