El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Voĉdonu por la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto

| 2015-07-23
Bookmark and Share

 

    Eblas jam aŭskulti kaj voĉdoni por siaj preferataj kantoj en la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto. Ĉi-jare alvenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj. Kelkaj konkursantoj partoprenas la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro k SoNori) kaj aliaj konataj muzikistoj partoprenas la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Natasa kaj Martin Wiese).

 

    Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan', Sonori kaj Tiu Ne Gravas. La tuta kolekto de la kantoj estas aŭskultebla ĉe nia retejo. Ne forgesu voĉdoni kaj tiel kontribui al la "Premio de la publiko". Ĉi-jare la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento. La konkurson organizas revuo Kontakto kaj la kultura komisiono de TEJO kun apogo de UEA.

 

    En ĉiuj trakoj troveblas la kanzonteksto kaj informoj pri la konkursaĵoj!

 

    La voĉdonado eblos ĝis la 6-a de aŭgusto. Jen la voĉdonilo: http://esperanto.sk/demandaro/index.php/126714/lang/en

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments