El Popola Ĉinio>头条新闻>

32 ĉinaj antikvaĵoj redonitaj de Francio publikigitaj en Gansu, okcidenta Ĉinio

| 2015-07-21
Bookmark and Share

    La 20-an de julio okazis en la muzeo de la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio, la ekspozicio "Speciala ekspono pri forŝtelitaj antikvaĵoj de la ruino ĉe la monto Dabaozi". La ekspozicio estas kunorganizita de la Ĉina Ŝtata Buroo pri Antikvaĵoj kaj la provinca registaro, la eksponaĵoj inkludas 32 orajn pecojn faritajn en la periodo 770 a. K ~ 221 a. K. kaj kontraŭleĝe elterigitajn de tombo-rabistoj el la ruino ĉe la monto Dabaozi. La oraj ornamaĵoj restis en aliaj landoj dum pli ol 20 jaroj, kaj finfine revenis al Ĉinio dank' al la kunlaboro de la ĉina kaj franca registaroj kaj klopodoj de koncernaj personoj. La buroo aprobis ke la muzeo de Gansu konservu la revenintajn antikvaĵojn forŝtelitajn el la provinco.

 

 

    La 32 orpecoj estas gravaj materialoj por esplorado pri prakulturo de la loko, ili havas grandan valoron en la historio, arto kaj scienco. Ili estis forŝtelitaj kaj transportitaj tra la landlimo en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, kaj poste aĉetitaj de francoj kaj donacitaj al la Ŝtata Muzeo de Aziaj Artaĵoj Guimet. La ĉina buroo kaj arkeologoj neniam forlasis serĉadon.

 

    Song Xinchao, vicestro de la ĉina buroo, diris, ke laŭ la raporto pri la perditaj antikvaĵoj el la ruino, sume 81 pecoj (serioj) da antikvaĵoj estas troveblaj, ili restas en privataj muzeoj aŭ en la manoj de individuoj en la regionoj Hongkongo kaj Taiwan de Ĉinio kaj en tiuj de Britio, Belgio, Japanio, Usono ktp. Song diris: "Ni daŭre kontaktiĝas kun ili, esperante ke ambaŭ flankoj pozitive vizaĝos al la afero, sed ne tenos kontraŭe."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments