Roboto-Pokalo okazis en Ĉinio
Futbala konkurso de robotoj
La 19-an de julio inaŭguriĝis en la urbo Hefei de Ĉinio la 19-a Roboto-Pokalo, la Mondpokala Konkurso de Robotoj. Estas profesia kaj junulara konkursoj, kiuj altiris pli ol 2 mil ĉeestantojn el 47 landoj kaj regionoj. Troviĝas 11 disciplinoj, inkluzive de 3 serioj, kiaj futbalaj konkursoj de robotoj, servistaj robotoj kaj savaj robotoj. Samtempe okazos ekspozicio de produkto kaj teknologio de robotoj, pintkonferenco pri roboto-industrio kaj spertoj de eduko kaj esploro pri robotoj.
Servista roboto
Infanojn tre interesas roboto.
Okazas ĉijare Roboto-Pokalo, la plej granda, altnivela kaj influa konkurso de robotoj. La unua konkurso okazis en la japana urbo Nagojo aŭguste de 1997. Ĝis la lasta jaro, ĝi jam 18 fojojn okazis.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat