El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Komenciĝis la 48-a ILEI-Konferenco en Ostende, Belgio

| 2015-07-20
Bookmark and Share

 

    Vendrede, la 17-an de julio komenciĝis la 48-a Konferenco de ILEI en la bela marborda urbo Ostende, Belgio. La temo de la konferenco estas: "Grandan pacon post la grandaj militoj". La konferenco havas entute 159 aliĝojn.

 

 

    Vespere, en tiu tago okazis la interkona frandvespero laŭ la tradicio de ILEI-konferencoj.

 

 

    La sekvantan tagon, sabate matene je la 10-a komenciĝis la inaŭguro en la urbodomo de Ostende. La urbestro de Ostende mem alparolis la konferencon. La ĉeestantoj venis el ĉiuj kontinentoj, el entute 34 landoj, rekordo por ILEI. Ĉiuj tiuj landoj estis reprezentitaj per saluto. Dum la muzika paŭzo ludis per saksofono pranepino de Edward Symoens [Eduŭar Simuns], eksa prezidanto de ILEI.

 

    Sekvis la inaŭguron la koktelo-akcepto en la urbodomo.

 

 

 

    Posttagmeze la konferencanoj partoprenis kvartalo-feston sur la Placo de Sankta Petro kaj Paŭlo.

 

    La konferenco daŭros unu semajnon ĝis la 25-an de julio, kiam oni kune veturos al la 100-a Universala Kongreso en Lillo, Francio.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments