El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto-Tago en verdplena Kantono

| 2015-07-16
Bookmark and Share

    La 11an de julio okazis en la Natura Parko Yunxi, norde de la urbo Kantono kunveno por festi la Esperanto-Tagon. Ĝin ĉeestis 15 kantonaj samideanoj.

 

    Dum la kunveno la partoprenantoj diskutis pri la aktivadoj de Kantona E-Asocio. Estas menciinde, ke la asocio finfine decidis nuligi sian kotizon por akcepti pli da membroj. Sinjoro Ye Peixue resumis la laborojn de la nova estraro. Profesoro Wei Xiaohong parolis sian sperton en la laste okazinta Ĉina Kongreso, kaj la labor-planon de la asocio.

 

    Sinjoro Lin Liyuan donacis al la asocio La Grandan Vortaron Esperanto-Ĉinan. La nova estraro donacis dankokartojn kaj artaĵojn al sinjoroj Ye Peixue, Lin Liyuan kaj Zhang Shaoji por danki ilian laboron kaj kontribuon al la asocio.

 

 

    Post la kunveno oni promenis en la humida kaj verdplena parko.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments