El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis respektive kun fiĝia ĉefministro kaj germana vicĉefministro

| 2015-07-16
Bookmark and Share

    La 15-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Pekino respektive kun fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama kaj germana vicĉefministro Sigmar Gabriel.

 


La 15-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Pekino kun fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama.

 

    En la intervidiĝo kun la fiĝia ŝtatestro, Xi Jinping diris, ke Fiĝioj la unuaj el la pacifik-insularaj landoj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. En la pasintaj 40 jaroj, la rilatoj inter la du landoj longpaŝe disvolviĝis. Estas fakto, ke la rilata disvolvo portis realan profiton al la dulandaj popoloj. Ĉinio volas pliigi la kunlaboradon kun Fiĝioj en agrikultura teknologio, infrastrukturo kaj en aliaj kampoj, ĝi kuraĝigas pli da siaj entreprenoj investi en Fiĝioj kaj subtenas interparolon pri ambaŭflankaj komercaj interkonsentoj. Josaia Voreqe Bainimarama diris, ke Fiĝioj dankas Ĉinion pro ĝia helpado dum longa tempo, volas pliigi kunagojn de ambaŭ flankoj kaj esperas esti daŭre subtenata de Ĉinio en evoluo de la socio kaj en tiu de la ekonomio.

 


La 15-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Pekino kun germana vicĉefministro Sigmar Gabriel.

 

    En la intervidiĝo kun la germana ŝtatestro, Xi Jinping diris, ke la rilatoj inter la du landoj stabile kaj sane disvolviĝas depost establigo de la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ flankoj antaŭ 43 jaroj. La jaro 2015 estas la 40-a jubileo de la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (UN). Germanio estas grava membro de UN, Ĉinio esperas ke Germanio povos ludi aktivan rolon en la aferoj de antaŭenpuŝo de la praktikaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj, helpi la konjunkciĝon de la plano de Eŭropo pri investado kun la programo de Ĉinio pri "Unu Zono kaj Unu Vojo" kaj evoluigi la partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj. Sigmar Gabriel diris, ke Germanio havas plenplenan fidon pri la nova situacio de la ĉina ekonomio kaj ekspektas pluapaŝe profundigi la kunlaborojn en la kampoj de komerco, tekniko, kulturo kaj tiel plu.

 


Fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama en prezento de girlando antaŭ la Monumento de la Popolaj Herooj

 

    Antaŭtagmeze de la sama tago fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama faris viziton al Tian'anmen-placo kaj prezentis girlandon antaŭ la Monumento de la Popolaj Herooj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments