El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino: kurado en vespero por subteni la Vintrajn Olimpikojn

| 2015-07-14
Bookmark and Share

 

    La 13-an de julio okazis en Pekino vespera kurado kun la temo "kurado en vespero, olimpikoj en revo", markante la inaŭguron de la 11-a Pekina Semajno de Internaciaj Sportaj Filmoj. Gvidate de la fama ĉina sportisto de ekstrema maratono Chen Penbin kaj monda volanĉampionino Ye Zhaoying de Ĉinio, la kurgrupo nomata "Jes" kun 300 homoj laŭvice komencis la ĝojan kuradon de 4.2 kilometroj.

 

 

    De la 13-a ĝis la 19-a de julio daŭros la 11-a Pekina Semajno de Internaciaj Sportaj Filmoj, kiu temas pri glaci-neĝa mondo en filmoj. Dum tiu ĉi semajno, krom la inaŭguro kaj fermo, oni elektos bonajn filmojn el la varbitaj per voĉdonado, prezentos sportajn filmojn, organizos forumojn kaj salonojn pri sportaj filmoj, eksponos la sportan kulturon kaj okazigos diversajn interagajn aktivaĵojn pri sporto.

 

    Oni varbis 80 verkojn por la ĉi-foja semajno kaj speciala juĝkomisiono per voĉdonado elektos 10 filmojn kiuj partoprenu la finalan konkurson de la 33-a Milana Internacia Festivalo de Sportaj Filmoj. Per tio oni kuraĝigos la kreadon de filmaj kaj televidaj verkoj de Ĉinio kaj interŝanĝojn kun aliaj landoj.

 

    La Pekina Semajno de Internaciaj Sportaj Filmoj estas internacia aranĝo pri sportaj filmoj, kiun oni lanĉis en 2005 por la Pekinaj Olimpikoj en 2008. De tiam ĝi daŭras ĝis hodiaŭ kaj fariĝis grava heredaĵo de la olimpika kulturo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments