El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rara dukolora langusto kaptita en Usono

| 2015-07-10
Bookmark and Share

 

    Laŭ la raporto farita de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 7-a de julio, lastatempe fiŝistoj kaptis dukoloran languston el la marakvo ĉe la usona ŝtato Majno. La langusto havas samtempe oranĝan kaj brunan kolorojn, kaj la probablo de tia fenomeno estas nur unu el kvindek milionoj.

 

 

 

    Laŭ scienca konigo, krom la blanka langusto kun la aper-probablo de centmilionono, ĉi tia dukolora langusto estas la plej rara. Adam Baukus, sciencisto de la Esplor-Instituto de la Golfo de Majno, diris, ke la koloraranĝo sur tiu ĉi langusto estas eĉ pli malofte videbla: sur la korpo de plejparto da dukoloraj langustoj la malsamaj koloroj kovras la dekstran kaj la maldekstran parton dividitajn laŭ la meza korplinio, sed tiu ĉi langusto aspektas alia, ĉar ĝiaj vosto kaj pinĉiloj estas dukoloraj dum la kapo tute bruna; normalaj dukoloraj langustoj estas ankaŭ ambaŭseksaj, sed ĝi estas inseksa -- nur pro grava genŝanĝo aperos tia fenomeno.

 

 

    La fiŝistoj decidis ne meti la languston sur manĝtablon, sed donaci ĝin al muzeo aŭ akvario. Jam iu akvario montras intereson bredi ĝin.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments